Uzantaj iloj

Retejaj iloj


epigrafo

Epigrafo

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

En mia brusto loĝas pace ĝoj' ĝis nun
Kaj bonhumor' – animdekor'.
Dum sun' kaj pluv', dum primavero kaj aŭtun'
Mi gaje fajfas, tia estas mia kor'.

Pri io, eble, estas blanka mi kornik',
Sed dubojn for, la nazon sor!
Ne gravas, kreski rajtas rozo kaj urtik'.
Nu, kion fari, tia estas mia kor'.

Kaj se vizitas min sopiro-maltrankvil',
Ne longas rest' de tiu gast':
Mi ĝin forsendas kun ĝentil',
Ne estas mi por ĝi azil',
Ĝi regu nur en la anim' de splena kast'.

Mi ne envias, ne koleras pri amik',
Rankorstupor' – ne mia mor',
Kaj ĉiam pretas ĉarma kanto por publik',
Ĉar tia estas, evidente, mia kor'.

Bonvenon, ĉiu, ĉiu, se vi sentas, ke
Kantad' por vi – animbezon'!
Rapidu, vin atendas tre
Kaj “Ju-pi-ja”, kaj “Ne, ne, ne”,
Kaj “Dona-don”, ne gravas loko kaj sezon'!

Do, daŭru plu tra l' vivo mia gaja kur'
Kaj sonu kant' sen pigra lac'.
Mi tion faras kun plezur,
Benita estu la natur'
Pro ĝia grac' kaj malavara vivdonac'!
Bac!

MIDI-dosiero

epigrafo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)