Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperantotiuestuvianomo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Esperanto, tiu estu via nomo

MuzikoRoberto PIGRO
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tiponova teksto
Originala plenumoCristina CASELLA
Originala tekstoRoberto PIGRO

Himno de KEU (Kipra Esperanto-Unio), libere utiligebla de kiu ajn.

Teksto

En urbo de Pollando

junulo havis revon:

per simpla lingvo tutmonda

unuigi l' planedon.

Ĉar jam en tiu epoko

estis ĥaos', babelo;

milito, morto regadis

sen iu interkompreno…

Kuracisto en la viv',

li eldediĉis sin

al sanig' de homar' ne sana.

Antaŭ 128 jaroj

li donis nin

per rimedo al nia emo batala.

Kiam naskiĝis tiu pontolingvo,

li pripensis enkore la jenon:

Esperanto, tiu estu via nomo,

flugu, mi petas, tuj kunigu la mondon.

Malproksimen, plej alten vi iru,

Min ne plu atendu, min ne prizorgu…

Unuopa voĉ' nenias,

kiel ondo sur la maro.

kiu ĝin karesas sed jam ne plu estas.

Ideoj tamen restas,

estigas ies trezoron,

se ja videblas ilia valoro…

De jarcent' al jarcent'

kaj en ĉiu kontinent'

oni lernis tiun ilon de paco…

Ĝin parolu vi mem

se vi kredas, ke tiu

nova sento estas Dia donaco…

El la revo de juna viro

jen aperis espero plej granda.

Esperanton bezonas la mondo

por repaciĝi, por iu nova paĝo,

por forigi la vorton “malamo”

el la vortaro de ajna homo de la ter'

de ajna homo sur la ter'

de ajna homo sur la ter'…

http://photopeach.com/album/yj7r3o

http://photopeach.com/album/yj7r3o

esperantotiuestuvianomo.1435658915.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)