Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estas_mi_esperantisto

Estas mi esperantisto

Muziko Veselin DAMJANOV
E-teksto Julio BAGHY
KantasVeselin DAMJANOV

Teksto

Verda stelo sur la brusto
Iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto
Estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
Kaj gazetojn ne abonas.
Librojn legu la verkisto,
Estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon, ĝis revido”
Ĝi sufiĉas por ekzisto,
Estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas ja bankisto,
Estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
La movado, organizo
Helpas mi nur per rezisto,
Estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
Staros “rondo familia”.
Nekrologos ĵurnalisto:
“Estis li esperantisto”.

estas_mi_esperantisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)