Estas neeble ja

E-tekstoLeopold Elb
Origina titoloAch, wie ist's möglich dann

Estas neeble ja,
Ke mi forgesu vin;
Ke mi tre amas vin,
Kredu al mi;
Mian animon ja
Tute okupis vi,
Ke ĉiam amu mi
Sole nur vin.

Flor' blua nomas sin
„Ci ne forgesu min”:
Prenu al koro ĝin,
Memoru min.
Eĉ se ekmortus flor’,
Riĉa en mia kor'
Restos la amo ja,
Kredu al mi.

Se estus birdo mi,
Flugus mi tuj al vi,
Ne rabobirdoj eĉ
Retenus min;
Se trafus kuglo min,
Falus mi antaŭ vin;
Sub via amrigard' —
Dolĉa la mort!

  • estas_neeble_ja.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:56
  • (ekstera redakto)