Estis plena mia ĉaro

Teksto

Estis plena mia ĉaro
de maljunaj inoj
Veturante tra urbeto
ili ekinsultis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
ke virinoj ne veturu!
Tiru ĉeval’!

Estis plena mia ĉaro,
de maljunaj viroj
Veturante tra urbeto
ili malkontentis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ankaŭ viroj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro
nur de junulinoj!
Veturante tra urbeto
ili gaje kantis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
kun knabinoj mi vetulu!
Tiru ĉeval'!

QR-Kodo
QR-Kodo Estis plena mia ĉaro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net