Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

estro [26.11.2020 13:58] (aktuala)
ahfornitani kreita
Linio 1: Linio 1:
 +====== Estro  ======
  
 +^Muziko|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Esperanta teksto|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Esperanta plenumo|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +Vinilkosmo © 2012
 +ISRC: FR-3T0-12-00031
 +Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski  ​
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ youtube>​qvDeTpxkOGk?​medium}}
 +
 +//​Refreno://​
 +>estro de la klan', la reganta man'
 +>Rima ĉiam kun fingro sur la ĉan'
 +>​ĉiutaga pan', puno por la ĉarlatan'​
 +>kaj kiu kun mi - por via san'​! ​
 +
 +mi respondecas pri homoj, kiuj al mi apartenas
 +ne nur la lojalec’, ankaŭ la lertec’ ĉiujn tenas
 +ĉe mi, memoru mi estas justa kaj prava
 +kaj ankoraŭ unu - terure monhava
 +nepre devas esti ordo en mia organizo
 +kiam venos krizo ne helpos analizo
 +do ekagu ek! kaj ne perdu fek tempon
 +dekfoje vi eraros, nur la pek’ estas tio ke vi
 +fuŝon faros, mi staros tie kaj observos ĉion 
 +kion vi ne plenumis, sed mi ja pardonos tion
 +tamen ne ludu tro tro kun pacienco mia
 +se sintenado via estos fia, venos la alia
 +tia estas regular’ de laboro nia 
 +mi ne pafos, sed ne kriu „mamma mia”
 +ĉar eble vi ne estas la molul’, kvankam la fuŝul’
 +kie kojonoj, mafiul’?
 +
 +//Refreno//
 +
 +ĉapel’ sur la kap’ kaj en dekstra mano la cigar’
 +naive sonas eble, tamen regas ŝarko en la mar’
 +en tia kadro plej komforte mi ja fartas
 +la kartel’ - la prioritat’,​ mi ĝin flegas, vartas
 +homoj ĉirkaŭ mi scias pri profesiec’ de plej supra klas’
 +mi kontrolas kaj mi akras
 +de la leda brakseĝ’ ordonojn donas, miaj homoj ŝakras
 +de la urbo La Paz ĝis la barata Madras
 +nomu nin gangsteroj, sed labor’ estas ja labor’
 +se mono mankas ho sinjor’ - en la kapo nur dolor’
 +do ĝis la lasta hor’ mi ne diros “iru for”
 +por la klano agu kaj atendos vin trezor’
 +simple mondo tia, gravas bona organiz’ kaj la estro
 +mi estas la //maestro// kaj vi la paf-orkestro
 +tamen paca, espereble paca, se la afer’ ne iĝos kaca
 +mi estas laca
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* https://​www.deezer.com/​en/​track/​65764628 - Kanto "​Estro"​ ĉe Deezer
 +* https://​open.spotify.com/​track/​2KkXtcahmBYBqr4Lxwjunv - Kanto "​Estro"​ ĉe Spotify
 +* https://​www.amazon.com/​Estro-Explicit/​dp/​B00C86H93U/​ - kanto "​Estro"​ ĉe Amazon Music
 +* https://​music.apple.com/​br/​album/​estro/​626611200?​i=626611204&​l=en - kanto "​Estro"​ ĉe Apple Music
 +
 +{{tag>​kanto litero_e}}
estro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 26.11.2020 13:58 de ahfornitani