Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estro

Estro

MuzikoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Esperanta tekstoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Esperanta plenumoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Tiponova teksto

Vinilkosmo © 2012
ISRC: FR-3T0-12-00031
Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski

Teksto

Refreno:

estro de la klan', la reganta man'
Rima ĉiam kun fingro sur la ĉan'
ĉiutaga pan', puno por la ĉarlatan'
kaj kiu kun mi - por via san'!

mi respondecas pri homoj, kiuj al mi apartenas
ne nur la lojalec’, ankaŭ la lertec’ ĉiujn tenas
ĉe mi, memoru mi estas justa kaj prava
kaj ankoraŭ unu - terure monhava
nepre devas esti ordo en mia organizo
kiam venos krizo ne helpos analizo
do ekagu ek! kaj ne perdu fek tempon
dekfoje vi eraros, nur la pek’ estas tio ke vi
fuŝon faros, mi staros tie kaj observos ĉion
kion vi ne plenumis, sed mi ja pardonos tion
tamen ne ludu tro tro kun pacienco mia
se sintenado via estos fia, venos la alia
tia estas regular’ de laboro nia
mi ne pafos, sed ne kriu „mamma mia”
ĉar eble vi ne estas la molul’, kvankam la fuŝul’
kie kojonoj, mafiul’?

Refreno

ĉapel’ sur la kap’ kaj en dekstra mano la cigar’
naive sonas eble, tamen regas ŝarko en la mar’
en tia kadro plej komforte mi ja fartas
la kartel’ - la prioritat’, mi ĝin flegas, vartas
homoj ĉirkaŭ mi scias pri profesiec’ de plej supra klas’
mi kontrolas kaj mi akras
de la leda brakseĝ’ ordonojn donas, miaj homoj ŝakras
de la urbo La Paz ĝis la barata Madras
nomu nin gangsteroj, sed labor’ estas ja labor’
se mono mankas ho sinjor’ - en la kapo nur dolor’
do ĝis la lasta hor’ mi ne diros “iru for”
por la klano agu kaj atendos vin trezor’
simple mondo tia, gravas bona organiz’ kaj la estro
mi estas la maestro kaj vi la paf-orkestro
tamen paca, espereble paca, se la afer’ ne iĝos kaca
mi estas laca

Eksteraj ligoj

estro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)