Originala titolo | Februári szél |
---|---|
Muziko | Hungara popola kanto |
Teksto | Amy Károlyi |
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | blovu_vent_.mid |
Ligilo al la listo de Kodály Zoltán: Pioniro - Kantoj de malgrandaj homoj
Blovu vent'!
Flustru al la ursorelo:
ĝia estos la mielo,
proksimiĝas la printemp'.
Blovu vent'!
Flustru al la akvoj ĉie:
ili ondu jam pasie,
proksimiĝas la printemp'.
Blovu vent'!
Flustru al la kapreoloj:
foras jam la frostaj horoj,
proksimiĝas la printemp'
.
Fújj szél, fújj!
súgd a medve nagy fülébe
övé lesz az erdő méze
közeleg a tavasz.
Fújj szél, fújj!
súgd a béna patakoknak,
holnap újra ugrálhatnak,
közeleg a tavasz.
Fújj szél, fújj!
súgd a nyúlnak, őzikének:
nem sok mérge van a télnek,
közeleg a tavasz.