Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estu_cxiam

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Estu Cxiam

Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo WENNERGREN

Teksto

En mia kelo loĝas viroj sen vizaĝ'
Mi ilin vidas nur en la mallumo
Sur la ŝtuparo pasas homoj sen kuraĝ'
Sen kuraĝ', sen kuraĝ'

En koridoro jen spureto: vinbotel'
Ili ne ordigis bone sian ĉambron
Mi povus tute bone esti unu el
Unu el, unu el

Refreno:

Estu ĉiam ĉe mi
Kara restu ĉiam apud mi
Estu ĉiam kun mi
Kara restu ĉiam apud mi
Ĝis la fin', ĝis la fin'

Tra la fenestro mi rigardas al la trajn'
Vi povas esti en ĝi, sed mi dubas
Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn
Iam ajn, iam ajn

Espero estas la vualo de la ver'
Nuboj sen koloro kaŝas Sunon
Ĉu estas krim' deziri iom da tener'?
Da tener', da tener'

Refreno, 2-foje

estu_cxiam.1172595381.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)