Eta Erinaco

Sub la arbo erinac'
kuŝas sur la muskmatrac',
eta erinaco.

Kiel pilko ŝajnas ĝi,
la pikilojn etendas de si,
eta erinaco.

Sed subite kia ŝok'
malaperas malantaŭ la rok',
la eta erinaco.

Tamen post atendo jen
ĝojas ni pri la reven'
de l' eta erinaco.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • eta_erinaco.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)