Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eta_estas_mia_domo



Eta estas mia domo

AŭtoroChristian Jakob Wagenseil
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloArm und klein ist meine Hütte

Teksto

Eta estas mia domo,
En ĝi loĝas harmoni',
Kaj kontenta ĉiu homo,
Kies hejmo tie ĉi.
Amo loĝas en la muroj,
De l’feliĉo bela kron';
Mi envias pro purpuroj
Eĉ ne reĝojn sur la tron'.

Kam min dorlotas kore
Edzineto, ŝi anĝel',
Kaj ni ŝercas bonhumore:
Jen parteto de l' ĉiel’.
En plezuro plej intima
Luno nur rigardas nin.
Ho feliĉo, vi senlima!
Bona Di', mi dankas vin!

Dolĉa amomelodio
Dum vespero ravis nin,
Je l’unua sunradio
Per kiset' ŝi vekas min.
Matenhor' valoras oron!
Do, kun nova vivoĝoj',
Ni komencas la laboron
Sur modesta nia voj’.

Bele scias ŝi rakonti
Pri plej dolĉa tera bon’,
Ĉiu homo devus honti,
Kiu zorgas nur pri mon’,
Eta estas mia domo,
En ĝi loĝas harmoni'.
Kontentecon nur, vi homo,
Preĝu de l' helpema Di'!

eta_estas_mia_domo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)