Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eta_sinjorino

Eta sinjorino

Teksto

Eta sinjorino ĉu vi ne memoras,
iam mi hazarde vidis vin,
en blanka ĉapelo flore ornamita,
sur bulvard' eskvana paŝis vi…
Ho jes — en la memoro,
revenas bildo via, ho sinjorino mia
revenas ĝi senĉese por nur turmenti min,
kaj via buŝ' malgranda en sunradioj ardas
kiam vi sendas kison kokete nur al mi.

Eta sinjorino kial vi ne volis,
en mia brakumo resti plu?
Vian blankan manon vi de mi forŝovis,
viajn vortojn kaŝis riverbru'.
Ho jes — en ĉi momento,
vi vokis malesperon, mallumon sur la teron,
mi plu ne povis spiri pro granda kordolor',
tri vortoj tre ordonaj ĝis nun dolore sonas,
kiam vi al mi diris: bubaĉo iru for…

eta_sinjorino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)