Fajfu, Jen La Vivo

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

(dediĉite al Simonne Bernard)

Fajfas la lokomotivo, helas ĝia perspektivo, plej rapida sur la reloj, ĝusta laŭ la hortabeloj.
Fajfas mire la konduktoro pro tekniko de la motoro, amas li jam kun fascino tiun koron de la maŝino.
Fajfas vojaĝantoj laŭde pro la komforto kaj aplaŭde bonvenigas ĉiuj homoj trajnon ĉi en stacidomoj.

Refreno:

Fajfu, fajfu, fajfu sur la vojo pro gajeco, dum malĝojo,
Fajfu, fajfu, fajfu sen motivo tiun kanton, jen la vivo!

Tempo tro rapide pasas malnoviĝo ruston lasas plioftiĝas la riparoj sed ĉu vere gravas knaroj?
Vagonaro plu fieras, eĉ se foje ĝi suferas. Tion sentas maŝinisto, kiu flegas kun persisto.
Sed publiko nun plendadas. Kompanion ĝi persvadas: “For ĉi antikvaĵon prenu! Ke ĝi el fervojoj svenu!”

Refreno

Fajfas la lokomotivo lastan fojon en aktivo. Estas ĝi tro malmoderna ĝia stato tre konsterna
Fajfas triste la konduktoro, kiu longe en memoro tenos tiujn kunveturojn kiel grandajn vivplezurojn.
Fajfas nun pri liaj sentoj, homoj kiuj sen atentoj ĵetas ĉion en forgeson salutante nur progreson.

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Fajfu, Jen La Vivo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net