Uzantaj iloj

Retejaj iloj


falcxis_herbon_sur_kamparo

Falĉis herbon sur kamparo

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJán Valašťan-Dolinský
Origina titoloŽalo dievča, žalo trávu
MIDIfalcxis_herbon_sur_kamparo.mid

Teksto

Falĉis herbon sur kamparo,
ej, falĉis herbon sur kamparo
knabinet' el Temeŝvaro.

Ŝi falĉaĵon levi volis,
ej, ŝi falĉaĵon levi volis,
helpi fraŭlon alparolis:

Fraŭlo, fraŭl' je flanko mala,
ej, fraŭlo, fraŭl' je flanko mala,
helpu al knabino pala.

Helpu vin patrino via,
ej, helpu vin patrino via,
pro ŝi vi ne estas mia.

En lulilo vi kuŝetis,
ej, en lulilo vi kuŝetis,
al mi oni vin profetis.

Anseretojn paŝtis vi ja,
ej, anseretojn paŝtis vi ja,
jam en kor' vi kreskis mia!

falcxis_herbon_sur_kamparo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)