Uzantaj iloj

Retejaj iloj


felicxe

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Feliĉe

TekstoMaria Amanta Smilet, Bertilo WENNERGREN kaj Anja Karkiainen
MuzikoAmir HADZIAHMETOVIC (Amiro)
KantasEsperanto Desperado

fragmento prenita de la banda paĝaro:

…Kanto 'Feliĉe' havas interesan historion… Kiam ni registris nian unuan KDn ĝi havis nur unu strofon, duan strofon aldonis akademiano Bertilo Wennergren, kaj antau nelonge fama finna verkistino Anja Karkiainen aldonis unu pli. Multajn poemojn Anja verkis por la revueto Juna Amiko, kiuj vi povas vidi en la hejmpaĝo de Vesa Pölkki, kiu muzikigis ilin. Ŝi krome kunlaboris kun Tarcísio Jose de Lima.

Teksto

Neniu princino sur blanka ĉevalo,
aperis en mia viv'
Junecaj revoj pri famo kaj riĉeco,
ne realiĝis

Refreno, 2-foje:

sed…Feliĉe, ke ĝojo ekloĝis en mia kor'

Mi volis verki poemojn pri amo,
la papero blankas plu
Mi serĉis oron en ĉiu rivero,
sed ĝin ne trovis

Refreno, 2-foje.

Ne falis fruktoj maturaj el arboj,
al mia malferm(it)a sin'.
Al trezoregoj ĉe fin' de ĉielarko,
mi strebis vane

Refreno, 2-foje.

Eksteraj ligoj

felicxe.1249561054.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)