Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fervojbileton_mi_acxetos

Fervojbileton mi aĉetos

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa
Tiponova teksto

Teksto

Cm Dm Cm
Fervojbileton mi aĉetos
D7 Gm
Veturos serĉi vin
Cm
Gravajn aferojn mi forĵetos,
F B
Gravajn aferojn mi forĵetos
Eb D7 Gm
Liberos fine, liberos fine

Gitaron mi malnovan prenos
Ne novan kantareton
De revoj kaj esperoj plena, de revoj kaj esperoj plena
Vojon impetos, vojon impetos

Ĉiutagecon mi forgesos
Forlasos landon ĝian
Sed kio baldaŭ min atendos, sed kio baldaŭ min atendos
Neniu scias, neniu scias

Sub akompan' de trajnaj radoj
Por vi komponos kantojn
Mallaŭte sonos ili arde, mallaŭte sonos ili arde
En nokta lando, en nokta lando

Mia vojaĝo estos longa
De l' vojo mi laciĝos
Revenos hejmen mi volonte, revenos hejmen mi volonte
Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos

Ĝis la somer', somer' estonta
Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos
Ĝis la somer'
Somer' estonta…

Eksteraj ligoj

fervojbileton_mi_acxetos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)