Uzantaj iloj

Retejaj iloj


festeno

Festeno

Muziko de Kimo (Kim J: HENRIKSEN), teksto de W. Auld
Kantas Esperanto Desperado

Teksto

Babilo, klaĉoj kaj kokteloj.
Klukado de kutime seriozaj
patrinoj nun pozantaj kaj nervozaj.
Flirtemaj edzoj. Bagateloj.

Gestoj patosaj. Cigaredoj,
cigaredingoj, tintoj braceletaj.
Gaŭfo. Kontraktoj. Ŝercoj malĉastetaj.
Surbrakaj kvazaŭfrataj knedoj.

Kaj morgaŭ spleno kaj riproĉoj,
la tigra rondo de komercaj luktoj,
anima grizo, langoj raspaj, ruktoj,
pafado de enu-kartoĉoj,

kaj kunekzisto senpripensa,
la televido kaj denove spleno.
Morgaŭ. Sed ĉi-vespere la festeno,
kokteloj, iluzio sensa.

festeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)