Fini Vivon Sub La Suno

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis Bert Schumann, kantas Anne-Laure Clopeau kun Bert Schumann.

Teksto

for de ĉie sur insul'.
Jes, sed!
Ĉiutage en semajno
en veturil', en urba trajno,
revadas mi pri ĉio-ĉi,
imagas min jam tie for,
ĉiutage aĥ laboraĉo,
en ĉenlabor' aŭ oficejo,
kaj revas mi pri ĉio-ĉi,
kaj vidas min jam tie for.
for de ĉie sur insul',
sen brueti sub firmament'.
Jes, sed nun!
Ĉiutage fruahore,
mi devas iri al laboro,
do revas mi pri ĉio-ĉi,
mi vidas min jam tie for,
ĉiutage ĉenlaboro,
vidas vin sur plaĝo fora,
je mara bord' en plena sun'
dum ĉenlaboro revas mi kun vi.
Jes, sed jen!
Ĉiutage, ĉiuhore,
elĉerpita pro laboro,
mi ŝatus esti tie fore,
tre apud vi en viaj brakoj,
ĉiutage en uzino
en la bruo de maŝino,
revadas mi retrovi vin
kaj tie fore diri tre mallaŭte
kantu 1-an strofon
kantu 3-an strofon
QR-Kodo
QR-Kodo Fini Vivon Sub La Suno (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net