Uzantaj iloj

Retejaj iloj


firmao_onidir

Firmao Onidir

Aŭtoras A. SUĤANOV, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Estas sperta mi agento de firmao “Onidir'”,
Kiu estas por kliento monda, por afera vir'.
Viaj ŝercoj, viaj ritoj, ĉiu via vortdezir'
Estis zorge konservitaj iam dank'al “Onidir'”.

Ne brokantas kaj ne giras kaj ne flikas ion ajn.
Iu ie ion diras - por stranguloj estas gajn'.
La stranguloj en l'firmao estas nepra personar',
Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar'.

Sur varmega mara plaĝo, en palaco aŭ kaban'
Iu diras ion saĝan - por stranguloj estas pan'.
La stranguloj en l'firmao estas nepra personar',
Ege gravas vorton pravan tuj ripeti sen erar'.

De l'kupleto al kupleto en la kapo jam nebul'.
Mutas vi, do mi ripetas - ĉu ne estas vi strangul'?

firmao_onidir.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)