Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Krysztof Daletski |
---|---|
Teksto | Krysztof Daletski |
Tipo | nova teksto |
Trako 3 de la albumo “Ein Durakkord schiene mir Übermut” (Timezone, 2019).
Kanto pri serĉi kaj trovi samideanojn.
Se de la varmego flaviĝis ĉiu herbo,
Se la racio foriris kun la verdo,
Se sablo de malhonestaĵo kovras ĉion,
Se nomas neniu plej longa la plej longan strion,
Se vi sentas vin kiel fiŝo en la dezerto,
Se restas nur svaga memoro pri akva sperto:
Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
De aliaj fiŝoj flustrantaj sub la sablo,
Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
Al la oceano.
Se iĝis malvarmaj la tagoj kaj la koroj,
Se la kuraĝo foriris kun la floroj,
Se neĝo kovras la kampojn de la vero,
Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero,
Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio,
Se restas nur svaga memoro pri sunradio:
Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
De aliaj kuloj flustrantaj sub la neĝo,
Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
Al la suda suno.