Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fivirino



Fivirino

Teksto/MuzikoAntonio de CURTIS
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Malafemmena

Teksto

Se al alia viro vi farus tion ĉi,
li certe vin mort igus kaj kial scias vi;
ĉar sur ĉi tiu tero virinojn kiel vi
ne devus vidi ulo honesta kiel mi!

Fivirin',
vi estas vera fivirin';
ĉu vi ne tro plorigis min
je larmoj kaj malben'?

Fivirin',
vi pli malbonas ol vipur',
kaj mi ne povas vivi plu
kun tiu ĉi venen'.

Fivirin',
dolĉegas kiel la miel'
vizaĝo via de anĝel',
sed trompas la mien';

Fivirin',
virin' plej bela estas vi;
mi amas vin malame,
vi min ligis per ĉen'.

Mi amas vin ankoraŭ, ĉu kial scias vi?
Ĉar unusola amo vi estis ja por mi!
Kaj vi nur pro kaprico detruis ĉion ĉi;
ĉu povas mi pardoni, ĉu vin pardonos Di'?

Fivirin',
vi estas vera fivirin';
ĉu vi ne tro plorigis min
je larmoj kaj malben'?

Fivirin',
vi pli malbonas ol vipur',
kaj mi ne povas vivi plu
kun tiu ĉi venen'.

Fivirin',
dolĉegas kiel la miel'
vizaĝo via de anĝel',
sed trompas la mien';

fivirin',
virin' plej bela estas vi;
mi amas vin malame,
vi min ligis per ĉen'.

fivirino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)