Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flandroland

Flandroland’

TekstoWillem GISSELS
MuzikoRenaat VEREMANS
E-tekstoMartha VERVLOET

Teksto

Herbejoj similaj al maroj,
Verdantaj rivera ĉe flu’;
Jen pacaj vilaĝoj, jen urboj
kun turoj de bela konstru’;
Fruktdonaj kamparoj, arbaroj,
Erikebenaĵoj sen lim’!
Belecon ĉi tiun mi gardi
Deziras kun ĝoj’ en l’anim’!

El bildoj, pentraĵoj kaj kantoj,
El ĉio de arta valor’,
Profunde sentita vi brilas,
Per sorĉ’ ĉirkaŭita kaj glor’!
Spegulas vi l’emon de l’viaj,
Retrovas en ili vin vi;
Am’ mia ne malpligrandiĝos,
Mi amos vin ja pli kaj pli.

Rekantaĵo:

Por Flandroland’, Flandroland’,
Tremu kor’ mia kun arda plezur’;
Land’ mia ja estas la lando
De l’ vasta, pacema natur’!
flandroland.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)