Uzantaj iloj

Retejaj iloj


floraro

Floraro

MuzikoTaki-Rentaro
TekstoTakesima-Mataziro
E-tekstoTeramoto Yosio
MIDIfloraro.mid

Teksto

Floras nun river' Sumid'
kun printempa rid'.
Bark' kaj bark' remiras
plu sur la bela flu'.
Gutoj jen for de l'remil'
disfalas en bril'.
Kion ja komparu ni
kun pejzaĝo ĉi?

Vidu jen ĉeriz-florar'
kun roz-juvelar',
diras kun ridet' al vi
en maten-radi'.
Turnu vin al verdsalik'
per branĉa manik',
vokas ĝi kun kompliment'
en vespera vent'.

Flora ruĝ', folia verd'
bildas sur river'.
Lumas kun vualo lun'
kaj krepuske sun',
indas ĉi vespera hor'
grandkvanton da or'.
Kion ja komparu ni
kun pejzaĝo ĉi?

floraro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)