Uzantaj iloj

Retejaj iloj


floras_la_opulo



Floras la opulo

TekstoMiĥail Isakovskij
MuzikoIsaak Dunaevskij
E-tekstoLusi RIMON

Konata rusa kanto “Ой цветёт калина” el filmo “Кубанские казаки” (Kubanaj kazakoj)

Teksto

Floras la opulo
Ĉe l'kampara roj',
Ravis min vakulo
Pro la juna ĝoj'.

Vagas sub la suno,
Vivas li sen sci',
Ke knabino juna
Pensas nur pri li.

La florar' opula
Falas sur la kort',
Amo senskrupula
Kreskas sen la vort'.

Koro junulina
Flagras pli kaj pli,
Kiel do aludi
Pri la am-pasi'?

Iras mi sen rajti
Diri pri la tem',
Kara mia bona,
Vi konjektu mem!

Eksteraj ligoj

floras_la_opulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)