Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flugis_kolombinet

Flugis kolombinet'

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloLetěla bělounká holubička
MIDIflugis_kolombinet.mid

Teksto

Flugis kolombinet' de blanka bel',
/: foje ĝi renkontiĝis kun anĝel', :/
“Homa anim', ĝis kia lim'?”
/: Volas mi flugi ĝis al la ĉiel',” :/

Flugu, ho animet', al ĉielsfer',
/: mi iros al via infan' sur ter', :/
lulos mi ĝin — kiel patrin' :
/: Kisas vin centfoje panjo en ver'. :/

flugis_kolombinet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)