Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flugu_kazali

Flugu Kazali

Muzikoaŭstralia
MIDIflugu_kazali.mid

Noto: La futbalo estas la plej populara en Aŭstralio. Kazali estis ludanto, kiu suprensaltis grandan distancon por kapti la piedpilkon. Ori diras, ke li unue saltis sur la dorson de alia ludanto.

Teksto

Oni dum la tag’ laboras, sed je ĉiu semajnfin’
estas eble fari ion ajn por feliĉigi sin.
Nu el la multaj amuzaĵoj tie ĉi,
mi elektas futballudon - la sola sport' por mi.

Refreno:

Flugu Kazali, sen juĝerar’,
super la kapojn de l’ ludantar'.
Flugu Kazali, kiel anĝel',
gajni la venkon ja estas la cel'.

Futballudo vere estas font' de granda argument';
la respond’ al juĝdecido estas kri' de malkonsent’
Ne estas eble vidi ĝin kun apati',
kiam ĉirkaŭ vi ekŝvelas freneza, laŭta kri'.

flugu_kazali.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)