Uzantaj iloj

Retejaj iloj


for

For!

Teksto?
Muziko?
KantasEsperanto Desperado

Teksto

Mi iris al la horizonto
por vidi kie ĝi malaperas
Mi etendis miajn okulojn
sed ĝi daŭre estis longe for
Ĝi estis for, longe for

Mi faris telefonalvokon
al mia amatin'
Ŝi tute ne respondis
do mi iris al ŝia hejm'
Ŝi estis for, longe for

Mi iras al apuda drinkejo
por ebriigi min
sed kiam mi volis pagi
mi ne trovis mian mon[on]
ĝi estis for, longe for

Mi volis fari koncerton
kaj ludi mian muzik[on]
sed kiam mi staris sur la scenejo
malaperis la publik'
Ĝi estis for, longe for

for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)