foriris vere longa temp'

Muziko\Tekstohanes vader (Hannes Wader)

noto:
ankoraŭ hanes vader pri problemoj de eks-paro.

originala titolo: Es ist schon viele Jahre her

Teksto

foriris vere longa temp’
de nia renkontiĝo
ni interdonis eble tre
sed tamen ne ĝis finkonsum'
kaj ĉiun ĝenon pagis vi
ĉiun ofendon pagis vi
nur per precize sama mon’
kaj tute bone estis do
ĉar ne pardonus mi
ŝuldadon antaŭ vi

kaj se ni ree vidos nin
kaj se post kelkaj jaroj
vizaĝon havos vi en fin'
la mia ne perdiĝis jam
lernintaj estos ni sen dub'
malpli batali inter ni
kaj anstataŭe helpi nin
irigi vin al mem-detru'
tion delonge scias mi
sed kion gajnus mi?

ni ofte longe pensis pri
pri kuna maljuniĝo
oni maljunas, eble ne
min ĝenas multe la nesci'
mi tamen fiksos kun certec'
por mi la tagon de la mort'
kaj se mi petos «venu kun!»
mi kredas ke ne timos vi
vi ŝatas tiun vivon ĉi
samnule kiel mi

QR-Kodo
QR-Kodo foriris vere longa temp' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net