Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fragfoiro

Fragfoir’

Muzikoangla popolkanto
E-tekstoH. W. Holmes
MIDIfragfoiro.mid

Teksto

Irante al la fragfoir’, kantu,
kantu, belaj lekantetoj,
mi vidis ŝin kun grandadmir’, foldi-di.
Pro bluokul’ kaj orharar’
ŝi estis bela sen kompar’.

Ĉu roz' el korbo plaĉas vin?
Ĉerizoj dolĉaj? Diru min!
Aŭ fragoj? Prenu laŭ dezir'
dum iras ni al Fragfoir'.

Ĉerizoj konsumiĝos for,
al rozo venos velka hor',
facila estas la akir'
de tiaj ĉe la Fragfoir'.

Edzinon taŭgan serĉas mi,
aminda, lerta, dolĉa ŝi,
ne miru do pri la sopir'
renkonti ŝin ĉe l'Fragfoir'.

Sed vi orhara ĉarmulin'
mi vere alte taksas vin,
orringo estu la inspir'
edziĝi ĉe la Fragfoir'.

fragfoiro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)