Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fragmita_laguno

Fragmita Laguno

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIfragmita_laguno.mid

Teksto

Abelojn kaj birdojn tre dolĉa parfum'
allogas al orakaci'.
Kaj en nest' de filik' sub ĉielo sen nub'
en la ombro de arb' kuŝas mi.
Kraktiko triladas kun bela sonor'
en la varmaj radioj de l'sun'.
Ĉar printempo denove alvenas kun glor'
al la bord' de Fragmita Lagun’.

Je mejloj kun truoj en ĉiu plandum'
mi marŝis tra l’ vasta kampar'.
Kaj la stilo de mia vagulokostum'
ekmodiĝis dum tiu ĉi jar'.
Nur unu tranĉil' kaj kulero, ho ve,
estas miaj manĝiloj ĝis nun.
Kaj en nigra pot' nur panokrusto kaj te',
sur la bord' de Fragmita Lagun'

Ho revas mi pri ĝoja temp' kun fraŭlin'
ŝi amis min kaj iris for.
Al alia vir' nun estas ŝi amatin',
sed ŝi vivas en mia memor'.
Verŝajne rifuzus ŝi kuŝi kun mi
en la lit' sub la lumo de l’ lun'.
Sed ne gravas, ĉar mi malfidelus al ŝi
sur la bord' de Fragmita Lagun'

fragmita_laguno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)