Francie Auxtunas

Teksto kaj muziko de P. Grebjenjuk

Teksto

La markol' Kaleza ŝaŭmas tre,
Plenas grua krio je desper'… Bunta foliar' kun lasta ve'
Ardas sur malvarmuminta ter'…

Ĵus okazis ŝipa albordiĝ',
Homoj svarmas, kvazaŭ en ebri'.
La gurdist' komercas pri feliĉ',
Kaj salute sonas meva kri'.

Refreno:

Aŭtunas, Francie aŭtunas…
Sola staras acer'
Kaj ĵetadas al ter' da folioj plenmanojn.
Aŭtunas, Francie aŭtunas;
Sunsubir' velkas jam,
Kaj nubetoj en flam' kuras trans oceanon…

Basajn tonojn provas l' orkestret',
Kaj ĉirkaŭe bolas homa flu';
Tempon rekontrolas la knabet'
La knabinon atendante plu.

L' urb' ekbrilis je fajretoj mil,
Kaj lumtur' ekflamis kun persist';
La kanteton zumas en trankvil'
Ĉe la ponto l' trista kanzonist':

Refreno

Ĉesis bru', nur ion flustras vent',
Kaj susuras ondoj en medit';
L' povra knabo staras en atend',
Plentremante jam pro nokta frid'…

La markolo ŝtormas laŭ sezon',
Kaj la kap' turniĝas jam pro vin';
De l' gurdist' finiĝis la kanzon',
Nur la venta flustr' atingis nin…

Refreno**