Uzantaj iloj

Retejaj iloj


frua_mateno

Frua Mateno

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Em B7 Em E7
Frua mateno, via rideto,
Am D7 G B7
Staras sur tablo kafo.
Em B7 Em E7
Kelkaj minutoj kaj mi estos preta
Am B7 Em
En tagan ĥaoson trafi.

Em B7 Em E7
Kelkaj minutoj kaj mi jam forgesos
Am D7 G B7
pri nokta mondo grandega.
Em B7 Em E7
Min jam atendas novaj impresoj.
Am B7 Em
Jam taga ĥaoso regas.

Refreno:

Am D7 G C
Min ĉirkaŭprenas ritmo labora.
Am B7
Kuras tagoj laŭ rondo.
Am D7 G C
Sed via rideto en mia memoro
Am B7
Lumetas ankoraŭ longe.

Em B7 Em E7
Inter aferoj urĝaj kaj gravaj,
Am D7 G B7
certe do mi ne sukcesos
Em B7 Em E7
eĉ telefoni al vi mia kara
Am B7 Em
kaj diri du vortojn karesajn.

Em B7 Em E7
Jen malantaŭe estas aferoj,
Am D7 G B7
mi iras hejmen laŭ vojo.
Em B7 Em E7
Kaj min atendas libera vespero,
Am B7 Em
sed kial do mi malĝojas?

Refreno:

Am D7 G C
Min ĉirkaŭprenas ritmo labora.
Am B7
Kuras tagoj laŭ rondo.
Am D7 G C
Sed via rideto en mia memoro
Am B7
Lumetas ankoraŭ longe.

Em B7 Em E7
Frua mateno, via rideto,
Am D7 G B7
Staras sur tablo kafo.
Em B7 Em E7
Kelkaj minutoj kaj mi estos preta
Am B7 Em
En tagan ĥaoson trafi.

frua_mateno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)