Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fumnuboj

Enhavtabelo

Fumnuboj

TekstoManuel Romero
MuzikoManuel Jovés

Teksto

Amiko, fumu
kaj ni parolu
kaj dum fumad' ni rememoru
ke kvazaŭ fumo
de cigaredoj
jam malaperas la junec'.
Amiko, fumu
kaj rememoru
ke ankaŭ rememoros mi
ke fervore mi ŝin amis,
sed mi forlasis
por ĉiam ŝin.

Refreno:

Mi ne forgesas pri ŝi
kaj min turmentas la malĝojo;
ŝi montris tre bonan koron
sed mi malzorgis pri ŝi.
Neniel taŭgas virec'
kiam grandegas la eraro.
Mia bela fianĉino!
La tutan vivon
mi revos vin.

Kaj nun, amiko,
mi, jam pentinte,
forgesi volas, sed ne povas.
Eĉ, vere ŝajnas
ke ŝi luliĝas
inter la blua, fuma nub'.
Amiko, fumu
kaj rememoru
pri mia granda sendankem'
nun, vidante kvazaŭ fumo
la malaperon
de la junec'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Nubes de humo

Fume compadre,
fume y charlemos
y mientras fuma recordemos
que con el humo del cigarrillo
ya se nos va la juventud.
Fume compadre,
fume y recuerde,
que yo también recordaré.
!Con el alma la quería
y un negro día
la abandoné!

Voy sin poderla olvidar,
atormentado por la pena;
ella juró que era buena
y no la quise escuchar.
De nada sirve el guapear
cuando es honda la metida
!pobrecita, mi querida,
toda la vida
la he de llorar!

Y ahora compadre,
arrepentido,
quiero olvidarla
y no la olvido.
Si hasta parece
que ella se mece
entre las nubes de humo azul.
Fume compadre,
fume y sonemos,
quiero olvidar mi ingratitud
al ver hoy que como el humo
se desvanece la juventud.

Voy sin poderla olvidar…
fumnuboj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)