Uzantaj iloj

Retejaj iloj


funebra_marsxo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

funebra_marsxo [04.11.2015 13:59]
funebra_marsxo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Funebra marŝo ======
 +
 +^E-teksto|[[wpeo>​E. Mihalski]]|
 +^MIDI|{{:​muziko:​funebra_marsxo.mid}}|
 +
 +Noto: funebra marsxo de la rusa revolucio
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​funebra_marsxo.png}}
 +
 +
 +Viktime vi falis en kruda batal', ​
 +pro am' al popol' en sindono. ​
 +Vi cxion fordonis pro gxia liber', ​
 +pro vivo, honoro kaj bono. 
 +Vi ofte suferis en malliberej' ​
 +verdikton maljustan sen gxenoj: ​
 +Jugxistoj-vampiroj dedicxis al vi: 
 +Vi iros sonante per cxenoj.
 +
 +Vi iras lacega, sonoras katen';​
 +kun manoj, piedoj cxenita
 +trankvile-malgxoje rigardas jen vi
 +antauxen tra vojo sxtonita.
 +Varmigxis la cxenoj pro suna varmeg',​
 +En karnon enigxis la fero,
 +kaj gutas al vundoj, kauxzitaj de gxi,
 +la sango varmega al tero...
 +
 +Sed portas katenojn vi kun silentad',​
 +pro kara afer' vi suferas,
 +pro ke vi ne povas kun indiferent'​
 +rigardi, ke frato mizeras.
 +En via anim' vivas sankta la kred',
 +ke vero la sxtalon superas,
 +ke venos la hor' de respekto al sang',
 +vi kiun pro frato oferas.
 +
 +Pereon sentante, en ora palac'
 +festene dibocxas tirano,
 +sed signojn minacajn delonge sur mur'
 +desegnas fatala jam mano,
 +pereos la jugo, levigxos popol'
 +grandega, potenca, libera!
 +Adiaux do, fratoj, vi iris kun nobl'
 +tra l'vojo honesta, fiera.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_f kanto rusa notoj midi akordoj laborista}}