Uzantaj iloj

Retejaj iloj


funebra_marsxo

Funebra marŝo

Noto: funebra marŝo de la rusa revolucio

Teksto

Viktime vi falis en kruda batal',
pro am' al popol' en sindono.
Vi ĉion fordonis pro ĝia liber',
pro vivo, honoro kaj bono.
Vi ofte suferis en malliberej'
verdikton maljustan sen ĝenoj:
Juĝistoj-vampiroj dediĉis al vi:
Vi iros sonante per ĉenoj.

Vi iras lacega, sonoras katen';
kun manoj, piedoj ĉenita
trankvile-malĝoje rigardas jen vi
antaŭen tra vojo ŝtonita.
Varmiĝis la ĉenoj pro suna varmeg',
En karnon eniĝis la fero,
kaj gutas al vundoj, kaŭzitaj de ĝi,
la sango varmega al tero…

Sed portas katenojn vi kun silentad',
pro kara afer' vi suferas,
pro ke vi ne povas kun indiferent'
rigardi, ke frato mizeras.
En via anim' vivas sankta la kred',
ke vero la ŝtalon superas,
ke venos la hor' de respekto al sang',
vi kiun pro frato oferas.

Pereon sentante, en ora palac'
festene diboĉas tirano,
sed signojn minacajn delonge sur mur'
desegnas fatala jam mano,
pereos la jugo, leviĝos popol'
grandega, potenca, libera!
Adiaŭ do, fratoj, vi iris kun nobl'
tra l'vojo honesta, fiera.

funebra_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)