Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hara_fasketo

Hara fasketo

Teksto

Dum Luno tra l'pejzaĝ'
promenos kun graci'
kaj logos al ekdorm'
la stela dekor'
fasketon haran fortondos mi al ŝi
al tiu, kiun mi tenas en kor'.
Fasketon haran fortondos mi al ŝi,
sur mia kapkusen' ĝi ŝirmos min
mi sonĝas rare nur sen vera fantazi',
ĉifoje en la sonĝ' mi vidos vin.
La sonĝon ŝtelos nur krepusko sen pardon',
la kantoj de l'birdar', ĉielo blua de l'haroj,
apud mi, tuŝataj en la dorm'
fortondos min tiu mateno frua
Kaj sur blanka kapkusen',
tordite en rondet' restos la rememor'
- fasketo hara mi ne elektiĝos
kaj plu dronos en sonĝem'
dimanĉo venas ja
la temp' ne gravas
dimanĉo venas ja,
la temp' ne gravas.

hara_fasketo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)