Gastejaĉo, fine de l'vilaĝo

Gastejaĉo, fine de l' vilaĝo,
tra fenestro ruĝas la vizaĝo.
Ruĝa vino, ruĝaj la okuloj,
jen la domo de vilaĝjunuloj.

El kafejo stumble mi eliras,
strangajn stratojn ĉie mi trairas.
Kie, diable, estas domo mia?
Strato, strato, estas vi ebria.

Jen la luno kiel ĝi moviĝas,
tra ĉielo gaje balanciĝas.
Per okuloj ŝerce okulumas,
eĉ la luno kun mi amindumas.

  • gastejacxo_fine_de_l_vilagxo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)