Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gelboreal

Gelboreal

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Gelboreal' -
Lignofajro en sekiĝarbar'.
Flat' de fatal' -
La ridet' kun mildo de akar'.
Fajno de klasik',
Punkto de antik'.

Gruo en severa fridnordĉiel'
Krias dum laciga flug',
Ĉifas plumojn de l' flugiloj la
Kristale malvarma blu'.

Glavo de l'ter'
Traktas sin ĝis pinto de lini',
Korpo de l' glav'
Tenas sian kapon ĉe l' tali'.
Damno de la nord',
Lasta salv' de l' fort'.

Gruo en severa fridnordĉiel'
Krias dum laciga flug',
Ĉifas plumojn de l' flugiloj la
Kristale malvarma blu'.

gelboreal.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)