La Generalo

Teksto

La patr' estas vendisto
kaj viro kun honor',
Patrino vera damo,
kun bona nobla kor'.
La filo do laŭ ĉies bondeziro
ja estu fariĝinta vera viro.
Sed lia sorto estis por ĉiuj grava bat',
kvankam li eĉ studis ĉe la universitat'.
Sed tamen venis fine ja de li
nur honto kaj malben' al famili'.
Ili en la vizaĝon ne rigardis al neni':
La filaĉo ja fariĝis - vi ne scias tion ĉi?

Jes, li fariĝis general',
estas ja vere jam skandal'.
Eterna lia puno certe multos,
ĉar li al la patrino ne aŭskultas.
Fanfaronante iras li,
ĉar sur maniko estas stri'.
Ploras patrin! Ĉu ne malsan'?
Ludas li soldato, kvazaŭ estus li infan'!
Krias al homoj per kraval',
ke oni sciu, ke li estas general'.

Ili havas tri filinojn
je sia grandhonor'.
Unua edziniĝis
mi pensas, al ŝofor'.
La dua kun doktoro nun eĉ iras,
- edziniĝos - tion li almenaŭ diras.
La tria estas sola, perdas tempon pli kaj pli:
Por ŝi ja malfacilas, tro konata estas ŝi.
Sed ne forgesu, ke ŝi dum vesper'
multegan monon gajnas per tia manier'.
Kaj nur kun sola filo estas vere trista akt':
al li laŭ ŝajn' nur gravas, ke oni marŝu laŭ la takt'!
Maldekstre, du, tri, kvar, kvin.
Maldekstre, du, tri, kvar, kvin.

Do ja li estas general'.
Do jam damaĝo je total'.
Li al ĉemiz' kudras galonojn, etajn stelojn.
Salutu lin, kaj li sin sentas en ĉielo.
Dumnokte dormas li en tend'
kaj revas pri la fina venk'.
Vigliĝas li en maltrankvil',
vekas kornedo lin anstataŭ la vekil'.
Nun diru mem: Ĉu jam normal'?
Li ja maltaŭgas: Li plu estu general'.

QR-Kodo
QR-Kodo La Generalo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net