Uzantaj iloj

Retejaj iloj


geologoj

Geologoj

MuzikoA. Paĥmutova
TekstoS. Grebertnikov
E-tekstoK. Gusev
MIDIgeologoj.mid

Teksto

Rajdas vi tra la stepo varmega,
Vagas mi tra l’arbaroj sen fin’•
Super vi nur la suno broganta vin regas,
Super mi – nur neĝkrono de pin’.

Refreno:

Al fora, dezerta loko
Longa voj' nin kondukas for.
Do firme tenu
Vin, geologo,
Kompano de l'vent' kaj sun'.

Ĵuris ni per la suna ĉielo,
Per la mara senĉesa ondhor',
Per la blua kaj alta simbola nordstelo
Gardi nian fidelon en kor'…

Refreno

Mi ne trovos amikon pli gloran,
Ambaŭ ni amikiĝis por bon'.
En la vivo scipovas la ercon valoran
Ni distingi de sablo kaj ŝton'.

Refreno
Dum disiĝ' via helo kaj ĉarmo
Kante sonas por mi en la kor'…
Amo nia, hardita per frosto kaj varmo,
Plifirmiĝas de horo al hor'!

Refreno:

Al fora, dezerta loko
Longa voj' nin kondukas nun.
Do firme tenu
Vin, geologo,
Kompano de l'vent' kaj sun'.
geologoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)