Uzantaj iloj

Retejaj iloj


glorkanto_de_uea

Glorkanto de la delegito de UEA (aŭ: Glorkanto de UEA)

Muzikolaŭ la melodio de la franca kanto “Dans une tour de Londres”
Esperanta tekstoJean THIERRY
Esperanta plenumoen liberaj rondoj kantata
Tiponova teksto
Originala plenumoJean THIERRY
Originala tekstoJean THIERRY

Laŭdire la kanto estis prezentita (eble unuafoje) en 1972 en Grésillon de Jean Thierry. Poste ĝi estis kantata dum la balo de la 48-a UK 1973 en Beogrado. Poste en multaj aliaj internaciaj kunvenoj.

Teksto

Mi konis delegiton de UEA
Mi konis delegiton
fervoran pli ol mi (bis)

Li portis la jarlibron de UEA
Li portis la jarlibron
En sia poŝ’ kun si (bis)

Okaze de kongreso de UEA
Okaze de kongreso
Utilis ĝi al li (bis)

Ĉar dum la festomanĝo de UEA
Ĉar dum la festomanĝo
Li manĝis pli ol tri (bis)

Kaj kun la prezidanto de UEA
Kaj kun la prezidanto
Je sano trinkis li (bis)

Nun sekvis la kunsido de UEA
Nun sekvis la kunsido
De l’granda asoci’ (bis)

Konforme al statutoj de UEA
Konforme al statutoj
Raportis ĉiu pri (bis)

La multenombraj servoj de UEA
La multenombraj servoj
Sur la teritori’ (bis)

Sed nian delegiton de UEA
Sed nian delegiton
Ekkaptis emoci’ (bis)

Ĉar pri la utileco de UEA
Ĉar pri la utileco
Nenion sciis li (bis)

Li diris : karaj membroj de UEA
Li diris : karaj membroj
Mi venis tien ĉi … (bis)

En tiu ĉi momento de UEA
En tiu ĉi momento
Forkuri devis li (bis)

Rezultis el agapoj de UEA
Rezultis el agapoj
Kolik’ kaj kompani’ (bis)

Sed ve! En la ’cesejo de UEA
Sed ve! En la ’cesejo
Ne estis flugfoli’ (bis)

Kaj tiam la jarlibro de UEA
Kaj tiam la jarlibro
Utilis tre al li (bis)

Ni kantu do la gloron de UEA
Ni kantu do la gloron
De l’granda asoci‘ (bis)

glorkanto_de_uea.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)