Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gnom

Gnom

Nekonata aŭtoro, tradukis Vladimir SAMODAJ

Teksto

Jen staras en bosk' eta dom (2-foje)
Kaj loĝas en ĝi
olda gnom', (2-foje)
Kaj ĉiu hom', pasanta tage-nokte preter,
Tintilon tuŝas gastoprete.

Alvenas al pord' eta gnom (2-foje)
Kaj jen estas gast'
en la dom'. (2-foje)
Regali ĉiam pretas mastro homon ajnan
Kaj nepre trovos vorton fajnan.

Sed, se vin konkeras jam lac', (2-foje)
Kaj dormi vi volas en pac (2-foje)
Por vi pretigos verman liton post la teo
Kaj eklulkantos olda feo.

gnom.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)