Granda granda granda

TekstoAlberto TESTA
MuzikoTony RENIS
E-tekstoPier Vittorio ORLANDINI

Origina titolo: Granda granda granda

Teksto

Kun vi batali devas mi, ĉar vi ne estas simpla tute ne
Difektojn havas vi tiome nombrajn: ilin konas eĉ ne vi.
Kaprica bubo estas vi, kaj ĉiam ĉiam pravi volas vi
ja la plej egoista, plej trudema kiun konis mi ĝis nun…
Sed veras tamen ke ĝustamomente vi sukcesas transformiĝi
en momento tuj vi… fariĝas granda granda
kaj la penojn jam ne plu memoras mi

Mi vidas ĉiujn miajn amikinojn, ili vivas en trankvil'
ne devas ili ĉion pridiskuti kiel faras vi kun mi.
Donace ili havas ruĝajn rozojn por naskiĝotago sia,
ĉiam diras jes ja… ne havas ili zorgojn
kaj nur pensas: estas tio ĉi la viv'.
Sed tamen ne, sed tamen ne la veran vivon donas vi al mi
batalo ĉiutaga min vivigas ĝuste kiel volas vi
Jen amon, jen malamon ja mi amon kaj malamon, vere amon
tamen sentas por vi… ĉar granda, granda, granda
kiel vi nur estas granda sole vi…

QR-Kodo
QR-Kodo Granda granda granda (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko