Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gvidu_antaux_mi_-_cwm_rhondda



Gvidu antaŭ mi

AŭtoroM.C. Butler
Origina titoloCwm Rhondda
MIDIgvidu_antaux_mi.mid

Teksto

Gvidu antaŭ mi, Jehovo,
Pilgrimanta dezertan’.
Ŝirmu min per via povo
Tenu per potenca man’.
Nun kaj ĉiam Nun kaj ĉiam,
Nutru min ĉiela pan’.
Nutru min ĉiela pan’.

Mi kristalan fonton vidu
kun saniga dolĉa flu'.
Fajra nubkolono gvidu,
Gardu min la Diinstru'.
Forthelpanto!
Forthelpanto!
Lasu min neniam plu.
Lasu min neniam plu.

Kiam ĉe Jordana bordo
tuŝos min la ondkares'.
Tio estu nur la pordo
En la landon de promes'.
Laŭdajn himnojn,
Laŭdajn himnojn,
Tie kantos mi sen ĉes'.
Tie kantos mi sen ĉes’.

gvidu_antaux_mi_-_cwm_rhondda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)