Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto/Poemo | Attila JÓZSEF |
---|---|
Muziko | János BRÓDY |
E-teksto | Klára MIKOLA |
Ĝardenisto mi fariĝos
Kun la suno mi leviĝos,
Mi ne zorgos pri alia,
Nur pri la floraro mia.
Ĉiuj prizorgataj plantoj
Iĝos miaj flor-amantoj,
Eĉ urtikojn mi toleras,
Ĉiuj plantoj same veras.
Refreno:
Se forpasos tiu ĉi mond',
Restu flor' por ĝia tomb'
Se forpasos tiu ĉi mond',
Restu flor' por ĝia tomb'
La pipfumon mi rigardos,
Kaj la nimbon bone gardos,
Mi ne timos la danĝeron,
Enplantigos en ĝardenon.
Refreno
Jen ni tion dezirante,
Oriente, okcidente.
Se forpasos nia mondo,
Restu floroj por la tombo.
Refreno