Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxentila_meleagro

Ĝentila meleagro

Muziko\TekstoA. SUĤANOV
E-tekstoJefim ZAJDMAN

Teksto

Vivis en moderna fablo
Meleagro tre afabla.
Tridekfoje li regule
Kriis: Hej, malĝentiluloj! (akcento al “lu”)
Venu gaste al propon'
Lerni la ĝentilecon'. (akcento al “co”)

Estas mi en iu senco
Doktor' de ĝentilscienco.
Kaj l'edzin' - supera klero
Pri ĝentila maniero.
Ŝi eĉ nokte, ne vekita,
Ŝajnas esti edukita.

Kial staras ci, azen'?
Altabliĝu do sen ĝen'
Kaj ne mutu, kontuzita,
Diru: Dankon por invito.
Ci ne estu por', porkino,
Cin atendas la edzino.
Sed pli frue tamen flegu
Cian porkan fibuŝegon.

Meleagro ege penis,
Sed al li neniu venis:
Nek bovino, nek azen',
Nek porkino, nek anser'.
Li verdiĝis pro kolero,
Ke lernantoj ne aperas.
Iĝis sibla lia voĉ,
Kaj majeste li li riproĉis:
Ĉiuj ili - pleba ar',
Stulta kaj bruteca.
Ne posedas la bestar'
La konduton decan.

gxentila_meleagro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)