Ĝis la Esperantujo

“Adiaŭ, la Esperantujo”, teksto Dina Lukjanec
Tre malnova kanto. “Ĝis la” estas ofte uzata neplena formo de la esprimo “Ĝis la revido”

Ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
adiaŭ, mia bela land'.
Ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
pri vi sopiras mi sen vant'.
Sen vi mi vivas tre enue,
min ravas via sorĉa for',
ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
vi ĉiam restos en memor'.

Refreno:

Esperantujo, amata tero,
naive kredas mi, ke estas vi en vero,
Esperantujo, profundan amon
al vi ĝis nun mi ĉiam sentas,
ĝis revido, tamen

Ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
pro brua viv' mi dankas vin.
Ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
min foren pelas la destin'.
Neniu venu vin detrui,
vin trovu ĉiu vagabond',
ĝis la, ĝis la, Esperantujo,
prosperu, vivu en estont'.

Refreno
  • gxis_la_esperantujo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)