Uzantaj iloj

Retejaj iloj


haggard

Vekante la jarcentojn

Noto: Tio ĉi estas traduko de la kanto “Awaking The Centuries”, de la muzikbando Haggard. La kanto estis unue publikigita en la albumo “Awaking The Centuries” (2000). Tie ĉi legiĝas nur laŭvorta nekantebla traduko de la kanto. Kantebla versio estos aldonita tie ĉi tiam, kiam ĝi estu preta.

Vekante la jarcentojn

En la libroj enhavantaj tion, kio venontas,
Skribitaj de la Sinjoro Demono:
“Neniam levu vian kapon eosten,
Ĉar la mallumo vekas la Bestion!”

La lumo de la kandelo
Brilantis pale tiam
Kiam Li la lumon de la suno ŝtelis.
Kaj nur la ĉiela volbo grandioza
Estos atestanto ĝis la fino de ĉi tiu mondo.

Refreno:

Tiel, nutru la fajreron: Bonvenon al la lando de la ombroj.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.
Prenu mian manon: forgesita en la Promesita Lando.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.

La kono monden alportita,
Kreskantas kun gusto maldolĉa.
Sonĝante, mi vidas aferojn venontajn
Post multo da jarcentoj.

La brilego de la luno
Brilantis pale tiam
Kiam Li lumis ĉe la Koro de la Tenebroj.
Nun lumo fulmanta ĉirkaŭas lin
Kaj ĉu tiel superregas la espero de la homo?

Refreno:

Tiel, nutru la fajreron: Bonvenon al la lando de la ombroj.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.
Prenu mian manon: forgesita en la Promesita Lando.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.

La tempo tiam, kiam la malbono saltas el la mallumo
Kaj la kruco stariĝas denove
Kaj la fajroj gardas la lumon
Bruliĝu, amiko mia…

Kaj la signo de la homaro ardantas ĉi-nokte
Mi ne povas eskapi de tiu ĉi rito.
Silentu: la homaro ardantas ĉi-nokte… ĉi-nokte.

(Interaĵo)

Kiam mi malfermas miajn okulojn
Mi vidas soldatojn en la kampoj
Kaj kadavrojn sur la grundo.
Estas infanoj inter ili.
Eksplodoj skuas la teron
Kaj la malbono montras sian vizaĝon.
Tiu ĉi “Histero” nomata leviĝas:
Tio estas la falo de la graco…

La bestio sovaĝa per malsato ruinigos tra la riveroj.
La pli granda parto de la regiono kontraŭstaros Histeron.
La Grandulo faros trenigi lin ene de fera kaĝo
Kiam la germana infano vidadas nenion.

En la libroj enhavantaj tion, kio venontas,
Skribitaj de la Sinjoro Demono:
“Neniam levu vian kapon eosten,
Ĉar la mallumo vekas la Bestion!”

La lumo de la kandelo
Brilantis pale tiam
Kiam Li la lumon de la suno ŝtelis.
Kaj nur la ĉiela volbo grandioza
Estos atestanto ĝis la fino de ĉi tiu mondo.

Refreno:

Tiel, nutru la fajreron: Bonvenon al la lando de la ombroj.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.
Prenu mian manon: forgesita en la Promesita Lando.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.

La kono monden portita,
Kreskantas kun gusto maldolĉa.
Sonĝante, mi vidas aferojn venontajn
Post multon da jarcentoj.

Refreno:

Tiel, nutru la fajreron: Bonvenon al la lando de la ombroj.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.
Prenu mian manon: forgesita en la Promesita Lando.
La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.

La Morto je ĉiuj jarcentoj, ĝi estas tio, kion mi alportas.
Kaj la signo de la homaro ardantas ĉi-nokte
Mi ne povas eskapi de tiu ĉi rito.
Silentu: la homaro ardantas ĉi-nokte… ĉi-nokte.

Ligiloj

haggard.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)