Uzantaj iloj

Retejaj iloj


handbal

Handbal'

MuzikoAleksandr VASILJEV
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoSplean
Originala tekstoAleksandr VASILJEV

Kanto el la albumo “Novije ljudi” (“Novaj homoj”) de la grupo Splean (2003).

Teksto

Kapdoloro, misas ĉiu far'.
Ĉu kontaĝe pikis min akar'?
Iras mi ne rekte sed laŭ kurb'.
Ni zelotas ĉiuj por la sama klub'.

Unu fumenspiro, tuj forsven'.
Unu eta drinko, tuj vomem'.
Fuŝas mi pri ajna sinokup'.
Ni zelotas ĉiuj por la sama klub'.

Refreno:

Sume,
Ni amas frenezume
Handbalon kaj do kune
Ni mortos pro handbal'.

Hej, amiko, jen senfina ĝu':
Flari la aromon de gumglu'.
Ĉio plia nun ne gravas jam,
Ni zelotas por la sama sportteam'.

Kaj kiam mortos nia lasta plej,
Enterigu lin tuj ĉe l' golej'
Kaj omaĝu lin per varma sup',
Ĉar ni zelotis ĉiuj por la sama klub'.

Refreno

Eksteraj ligoj

handbal.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)