Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmo_abatejo

Hejmo

MuzikoAbatejo
Esperanta tekstoMarjorie BOULTON
Tipoadapto

Teksto

Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris; li ĉarpentis.
Ligno kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston;

tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria -
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn;
mezaĝa paro jubileis –

bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.

Eksteraj ligoj

hejmo_abatejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)